Muzikaj ĝenroj

From Wikiversity

Okcidenta Klasika Muziko[edit]

La ĉefaj ĝenroj de okcidenta klasika muziko estas:

Orkestra Muziko

  • la konĉerto: verko por soloisto aŭ soloistoj kaj orkestro, ofte en tri movimentoj - rapida (en sonata formato), malrapida kaj rapida
  • la simfonio: verko por orkestro, ofte en kvar movimentoj - rapida (en sonata formato), malrapida, skerco aŭ menueto, kaj rapida
  • aliaj verkoj por orkestro, ekzemple
    • la uverturo: relative mallonga orkestra verko, kiu ofte estas enkonduko al opero aŭ oratorio sed foje estas sendependa
    • la sonpoemo: verko kiu elvokas pejzaĝon aŭ eventojn
    • la orkestra sŭito: verko en pluraj movimentoj, ofte kun danca etoso kaj en la sama tonalo

Ĉambra Muziko

Ĉambra muziko estas por grupeto de ludantoj, kiuj ĉiuj ludas individuajn partojn. La termino devenas de la fakto ke inicie ĉambra muziko estis ludata en ĉambroj de privataj domoj. Oftaj varioj de ĉambra muziko estas:

  • la kvarteto por kord-instrumentoj (kutime du violonoj, aldo kaj violonĉelo)
  • la kvinteto por kord-instrumentoj (kutime aŭ du violonoj, du aldoj kaj violonĉelo, aŭ du violonoj, aldo kaj du violonĉeloj)
  • la triteto por kord-instrumentoj (kutime aŭ du violonoj kaj violonĉelo, aŭ violono, aldo kaj violonĉelo)
  • la piano-triteto (kutime por piano, violono kaj violonĉelo)
  • la piano-kvarteto (kutime por piano, violono, aldo kaj violonĉelo)
  • la ĉambra sonato, ĝenerale por piano kaj unu alia instrumento

Verkoj por instrumentaj soloistoj, inkl.

  • la sonato: verko por unu aŭ du soloistoj, ĝenerale en pluraj movimentoj
  • la preludo: memstara mallonga komponaĵo en libera formo
  • la preludo kaj fugo
  • la nokturno: melankolia komponaĵo
  • la sŭito: verko en pluraj movimentoj, ofte kun danca etoso

Teatra muziko

  • la opero: kantata teatraĵo
  • la opereto: ne tro serioza vario de la opero
  • la baleto: teatra dancaro

Kantata muziko

  • la oratorio: verko por ĥoro kaj orkestro, kaj ofte soloixstaj kantistoj. La plejmulto da oratorioj traktas religajn temojn
  • la kantato: simila al la oratorio, sed pli mallonga
  • la kanto, ĝenerale por soloisto kaj piano
  • la part-kanto, por pluraj voĉoj
  • la kant-ciklo: sinsekvo da kantoj, kutime kun komuna temo kaj por soloisto akompanata de piano aŭ orkestro
  • muziko por diservoj, inkl.:
    • la meso (ĝenerale en kvin movementoj - Kyrie, Credo, Sanctus, Benedictus kaj Agnus Dei)
    • la rekviemo: meso por la mortintoj
    • la antemomoteto: mallonga verko kantata dum diservo
    • la kantiko: liturgia muziko por ekz. la Magnificat aŭ la Te Deum