Internaciigo de komputilaj programoj

From Wikiversity
INTERNACIIGO
INTERNACIIGO

Internaciigo estas tia maniero verki programaron, kia faciligas ties asimilon al diversaj lingvokulturaj tradicioj, laŭeble sen ŝanĝi la fontkodon. Tiu kurso proponas superrigardo de tiu temo, kun ambaŭ teoriaj priskriboj kaj praktikaj ekzemploj.

Tiu kurso fontas el kurso de Reinhard Fössmeier, verkita por Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino, kiu bonvolis provizi la permisojn por reuzi liajn verkojn.