Artikolo el Esperanto

From Wikiversity

En la decembra 2008a numero de la gazeto Esperanto aperis jena artikolo, kiu proponis iniciaton por kombini la ĝisnunan fakan agadon per Esperanto kun la ebloj, kiujn prezentas la Vikiversitato:

Esplori eblajn manierojn plifortigi kaj utiligi la fakan aplikon[edit]

Tre bonŝance kaj instige, la iniciatoj informaj kaj subtenaj al la Esperantlingva Vikipedio trovis fruktodonan, vere entuziasm(ig)an terenon dum la lasta UK en Roterdamo kaj daŭre viglas tra Esperantujo (ekz. dum la ĵusa KAEST, flanke de e@i). La rimarkebla ĉeesto de nia lingvo kaj ties parolkomunumo en tiu medio estas surprize kontrasta al la ĝenerala malbonfarto de la tradiciaj fakaj asocioj, unu el kies ritare deklaritaj celoj estis ĝuste disvastigi Esperanton en la unuopaj fakmedioj kaj utiligi ĝin fake. La realo tamen estas ke pluraj el ili, malgraŭ diverskvalitaj atingoj, estas nuntempe trafitaj de la samaj problemoj kiel la ĝenerala movado, nome demografia maljuniĝo, izoliteco, fermiteco kaj prestiĝomanko de Esperanto, kiel konstatis la Subkomitato pri Scienca kaj Faka Agado raporte al la Komitato de UEA en nia lasta UK. Oni do devas subteni la alvokon de la Subkomitato al la fakaj asocioj prioritatigi la evoluigon kaj pliriĉigon de la propra fako en la Esperantlingva Vikipedio.

Aldone al tio, ni volas ĉi tie prezenti novan iniciaton, nome la kreon de Esperantlingva Vikiversitato. Vikiversitato estas unu el la frataj projektoj de la Vikipedio (ĉar ĝin funkciigas la sama fondaĵo, nome la Vikimedia Fondaĵo). La diferenco disde Vikipedio estas, ke en ĝi oni ne kreas enciklopediajn artikolojn, sed kursojn por instrui certajn fakojn kaj kunigas esploragadon. La Vikipedio aliflanke klare malpermesas publikigon de propra esploro.

La ekzisto de Esperantlingva Vikiversitato apud la Esperantlingva Vikipedio estus bona kompletigo por la sukcesa kunordigo kaj videbligo de faka Esperanto-agado en Interreto. La Vikiversitato estas retpaĝaro, en kiu eblas facile aperigi fakajn artikolojn kaj kursojn, en kiu eblas kontakti sam- aŭ alifakajn kunlaborantojn, en kiu eblas publike diskuti pri diversaj aspektoj de faka agado inkluzive de la terminoj, kaj publikigi terminarojn (unuflanke terminarojn preparitajn per diskuto en la Vikiversitato kaj aliflanke terminarojn preparitajn ekster la Vikiversitato).

Ĉio ĉi estas faciligita pro la viki-teĥniko, kiu ebligas ke ĉiu ret-uzanto povu facile kontribui al la retpaĝaro sen teĥnikaj baroj. Ankaŭ Vikipedio funkcias kiel vikio. Tamen ĝia celo estas la kreo de enciklopedio. Eble, kelkaj fake agantaj esperantistoj volas ne nur verki enciklopediajn artikolojn, sed ankaŭ aliajn tekstojn, ekz. enkondukajn kursojn aŭ fakajn artikolojn, kiuj eble eĉ prezentas la rezultojn de propra esploro. Ĉar en la nuna mondo eblas tre facile atingi multajn homojn pere de interreto, estus tre bone havi interretan platformon por kunordigi la retan fakan agadon. Por tio aparte taŭgus la Vikiversitato.

Grava avantaĝo de la Vikiversitato estas tio ke ĝi estas jam ekzistanta retpaĝaro. Necesus nur fondi apartan Esperantlingvan sekcion de ĝi. Tio ŝparas al ni la malfacilan kaj temporaban taskon mem krei retpaĝaron, kiu ebligu facilan aperigon de fakaj artikoloj, kursoj kaj terminaroj, kaj kiu entenu diskutforumon kaj eblon persone kontakti aliajn uzantojn. Ĝis nun ankoraŭ ne estis kreita aparta vikio por la Esperanta Vikiversitato, sed se troviĝas sufiĉe da kunlaboremuloj, certe estus facile konvinki la respondeculojn de la Vikimedia Fondaĵo krei ĝin (ili ja konscias pri la sukceso de la Esperanta Vikipedio). Jam nun eblas eklabori pri Esperanta Vikiversitato sur la vikio beta.wikiversity.org (tie ĉiuj, kiuj celas krei Vikiversitaton en nova lingvo, devas komenci la laboron, por pruvi ke estas sufiĉe da kunlaboremuloj en tiu lingvo).

En la Vikiversitato povas esti subpaĝaroj pri apartaj fakoj. Tio povas plifaciligi la kunlaboron inter esperantistoj de unu fako, kaj povas samtempe ebligi al ĉiu E-lingvano kontakti alian ligitan al iu fako. Por la fakoj, por kiuj ne plu ekzistas (aŭ Esplori eblajn manierojn plifortigi kaj utiligi la fakan aplikon Faka agado Vikipediumado dum la lasta KAEST. Foto: Petro Chrdle 1220 (12) decembro 2008 ESPERANTO 247 neniam ekzistis) aktiva faka asocio, la tiufaka subpaĝaro en la Vikiversitato povas esti taŭga alternativo al tradicia faka asocio. Por la fakoj, por kiuj daŭre ekzistas aktiva faka asocio, la tiufaka subpaĝaro en la Vikiversitato estu nur komprenata kiel kompletigo, ne kiel konkurenco al la faka asocio.

Pliaj detaloj pri la projekto Vikiversitato legeblas sur la jenaj retpaĝoj:

Sur tiuj paĝoj estas precizigitaj la funkcimanieroj de la unuopaj Vikiversitatoj; la Esperantlingva Vikiversitato povus havi iomete alian funkcimanieron, por taŭgi al la bezonoj de la faka Esperantoagado. Ankaŭ jam ekzistas provizora enirpaĝo por la kreota Esperantlingva Vikiversitato: beta.wikiversity.org/wiki/Ĉefpaĝo.

Ni do serĉas aliajn esperantistojn, kiuj emas pridiskuti la proponon kaj engaĝiĝi en la kreo de esperantlingva versio de Vikiversitato. Esperanto ĉiam estis ilo por eduki la homojn, por demokratiigi la sciojn. En la nova, interreta epoko, ni fiere kaj trafe daŭrigu tiun honorindan tradicion.

Marcos Cramer marcos (punkto) cramer (ĉe) gmail (punkto) com

kaj José Antonio Vergara joseantonio (punkto) vergara (ĉe) gmail (punkto) com