Kantu ruse: kurso por infanoj kaj iliaj gepatroj/Два весёлых гуся

From Wikiversity

Senco de la kanto[edit]

Tiu ŝerca rusa (laŭ iuj fontoj — ukraina) popola kanto aperis en la samtitola animaciaĵo en 1970. Ĝiaj herooj estas du anseroj — birdoj, ofte bredataj en la rusa kaj ukraina kamparo. Ilia posedantino estas avino, kiu amas siajn bestojn, do kiam ili kaŝis sin en kanaleto por lavi piedojn kaj tiel ŝerce timigi la maljunulinon, ŝi malĝojis kaj ekploris, ĉar pensis ke la birdoj perdiĝis kaj eventuale pereis. Tiam la anseroj eliris, sin montris al la avino kaj kliniĝis, tiel montrante siajn estimon kaj pardonpeton.

Teksto[edit]

Rusa originalo Esperanto-traduko

Жили у бабуси два весёлых гуся,
Один серый, другой белый,
Два весёлых гуся.
Один серый, другой белый,
Два весёлых гуся.

Мыли гуси лапки в луже у канавки,
Один серый, другой белый
Спрятались в канавке.
Один серый, другой белый
Спрятались в канавке.

Вот кричит бабуся — Ой, пропали гуси,
Один серый, другой белый,
Гуси, мои гуси.
Один серый, другой белый,
Гуси, мои гуси.

Выходили гуси, кланялись бабусе,
Один серый, другой белый
Кланялись бабусе.
Один серый, другой белый
Кланялись бабусе.

Ĉe avino loĝis du gajaj anseroj,
Unu griza, alia blanka,
Du gajaj anseroj.
Unu griza, alia blanka,
Du gajaj anseroj.

La anseroj lavis piedojn en flako apud kanaleto,
Unu griza, alia blanka
Ili kaŝis sin en la kanaleto.
Unu griza, alia blanka
Ili kaŝis sin en la kanaleto.

Jen kriis la avino – Ho, perdiĝis la anseroj,
Unu griza, alia blanka,
Anseroj, miaj anseroj.
Unu griza, alia blanka,
Anseroj, miaj anseroj.

Eliris la anseroj, kliniĝis antaŭ la avino,
Unu griza, alia blanka,
Kliniĝis antaŭ la avino.
Unu griza, alia blanka,
Kliniĝis antaŭ la avino.

Klarigoj[edit]

бабуся (avinjo)

Tio estas ĝentila, karesa formo de la vorto бабушка (avino), uzata en familia rondo, precipe de etuloj. Alia formo, eĉ pli ofta estas бабуля.

лапка (animala piedeto)

Tio estas diminutiva formo de la vorto лапа, kiu signifas kruron aŭ manon de animalo.

Лапа povas havi ankaŭ ofendan signifon kiel insulta formo de la vorto рука (mano) aŭ нога (piedo, kruro). Ekzemple virino povas abrupte diri al viro, kiu tuŝas ŝin senpermese: убери лапы! (manaĉojn for!). Oni povas diri familiare kaj iom krude al homo, kiu eniras domon en malpuraj ŝuoj: вытирай лапы! (purigu piedaĉojn!) aŭ ordoni al homo, kiu metis piedojn sur tablon: убери лапы со стола! (piedaĉojn for de sur la tablo!).

Ĝi ankaŭ uzeblas en ŝerca maniero. Patrino povas diri al siaj infanoj antaŭ tagmanĝo: марш лапы мыть! (iru lavi la manaĉojn!).

Tamen la diminutiva formo havas karesan signifon kaj aplikeblas al eta, ĉarma animalo aŭ homo. Homoj (precipe virinoj), rigardante foton de ĉarma bebo, povas emociiĝi: какие лапки! (kiaj manetoj/kruretoj!).

канавка (kanaleto)

Denove temas pri diminutiva formo, ĉi-foje de la vorto канава, kiu aplikeblas al kanalo aŭ (plej ofte) al drenilo. Ĝenerale la plena formo aludas al malpura loko, kie fluas malhela akvo (ebriulo povas kuŝi en канава), do en la kanto ni vidas diminutivon, kiu elvokas aliajn asociojn, pli proksimajn al rojo. Ĝi foje estas uzata ankaŭ en la senco “foldoj”.

Ой, пропали гуси (Ho, perdiĝis la anseroj)

La vorto пропасть (perdiĝi) havas en la rusa ankaŭ alian signifon, aplikeblan precipe (sed ne nur) en la kampara medio – “morti”. Oni povas diri: у соседей корова пропала (ĉe najbaroj mortis/perdiĝis bovino) kaj ĝusta senco de la vorto kompreneblas el kunteksto. Tio rilatas ankaŭ al nevivaj objektoj kun signifo “perei, detruiĝi”. Oni povas konstati: дождь идёт уже три недели — пропала пшеница (pluvas jam tri semajnojn – tritiko pereis). Profesoro Preobraĵenskij el la romano “Hunda koro” post aŭdi novan estraranon kanti ĥoruse anstataŭ prizorgi lian domon prognozis malĝoje: пропал дом (la domo pereis). Atentu ke tiu vorto ne aplikeblas al homo, tio estos konsiderata ofendo!

Do lamentado de la avino sonas eĉ pli malĝoje, ja ŝi ne nur konstatas ke la anseroj perdiĝis, sed ankaŭ implice supozas ke ili pereis kaj neniam revenos hejmen. Des pli ĝoja estis ilia reapero!

кланяться (kliniĝi)

Riveranco kaj kliniĝo

Reta Vortaro donas du tradukojn de tiu ĉi rusa vorto: “kliniĝi” kaj “riverenci”. Tamen en la rusa lingvo ekzistas du apartaj vortoj por marki du malsamajn gestojn.

Поклон (kliniĝo) estas ĝenerala gesto, uzebla same de la viroj kaj virinoj. Tio povas esti лёгкий поклон (leĝera kliniĝo), farita per kapo aŭ глубокий поклон (profunda kliniĝo) farita per kliniĝo de la tuta korpo aŭ (ege malofte, plejparte ceremonie, sarkasme aŭ teatrece) поясной поклон (talia kliniĝo).

Antaŭe поклон estis parto de ĉiutaga vivo, do tiu vorto estis sinonimo de saluto. Dum renkontiĝo povis diri: Иван Петрович велел вам кланяться (Ivano Petroviĉ ordonis kliniĝi al vi), kio signifis ke unu homo petis alian saluti la trian homon je lia nomo. Nun tiu formo ne uzeblas, ĝin anstataŭis simpla salutado: Иван Петрович просил передать привет (Ivano Petroviĉ petis peri al vi saluton).

Реверанс (riverenco) venis al la rusa kulturo el la franca lingvo (révérence), kiu dominis en la rusa aristokrata medio en la 18-19a jarcentoj. Pro tio ĝi uzeblas nur en malvasta senco, priskribante specifan kaj jam arkaikan geston: oni fortiras unu piedon malantaŭen, tuŝante plankon per ĝia pinto, iom fleksas la genuojn kaj duonkaŭras, samtempe klinante la kapon kaj rigardante malsupren. Nun ĝi uzeblas nur de la virinoj kaj nur dum teatraj prezentaĵoj aŭ de etaj knabinoj kiuj ceremonie salutas plenkreskulojn.

Kompreneble la anseroj kaj ilia kampara posedantino ne apartenis al la aristokrata medio, do ili ne povis riverenci kaj simple kliniĝis antaŭ sia posedantino, esprimante tiel sian estimon kaj paronpeton pro petolaĵo.

Eksteraj ligiloj[edit]