Internaciigo de komputilaj programoj/Kio estas plurlingveco?

From Wikiversity

Difino[edit]

Difino de internaciigo

Internaciigo estas la tekniko, kiu okupiĝas pri la kreado de plurlingvaj komputilaj programoj.

Tio estas la "internaciigo en vasta senco"; ĝi estas, kiel dirite, tekniko. Ni poste konos ankaŭ "internaciecon en strikta senco", kiel procezon. Ĉar la difino uzas la vorton "plurlingva", necesas pli klare diri, kion signifas plurlingveco de programoj.

Kio estas plurlingveco?[edit]

En la komencaj tempoj de komputado preskaŭ tute ne gravis, kiun lingvon uzis iu komputila programo. Por tio estis pluraj kaŭzoj:

  • Multaj programoj tute ne enhavis tekstojn kaj do ne rilatis al lingvoj. Tio koncernas precipe programojn pri fiziko kaj matematiko, kaj en la komenca tempo de komputado la plej multaj programoj estis pri tiuj kampoj.
  • Multajn programojn programisto verkis nur por si mem, do li mem elektis la lingvon, kiun uzu la programo.
  • Se pluraj homoj uzis iun programon, ili kutime laboris kune en unu instituto aŭ firmao. Ne ekzistis datenaj retoj. La komputiloj estis de malsamaj specoj, kaj ne ekzistis normoj por interŝanĝo de datenoj, do preskaŭ ne estis eble uzi programon en pli ol unu komputilo kaj en pli ol unu grupo da uzantoj.
  • Pro la samaj kialoj vendado de programoj preskaŭ ne ekzistis.

La fakton, ke la unuaj programoj laboris pli pri nombroj ol pri tekstoj, ne kaŭzis teknika manko. Efektive jam fine de la 19-a jarcento oni ciferece kodis tekstojn per tru-kartoj, kiuj estis manipulitaj pure mekanike. Sed ĝis ĉirkaŭ 1975 komputiloj, precipe komputila memoro, estis tro multekostaj por prilabori tekstojn. Nur per matematikaj operacioj, tre malfacilaj por homoj, eblis efike utiligi la multekostajn maŝinojn.

En la jaroj 1960-aj kaj precipe 1970-aj tiu situacio iom post iom ŝanĝiĝis, precipe pro tri evoluoj:

  • Ekestis komputil-tipoj, da kiuj oni vendis konsiderindajn kvantojn, do la interŝanĝo de programoj iĝis interesa. Grava evento en tiu situacio estis la kreo de la mastruma sistemo UNIKSO (UNIX) ĉirkaŭ 1977. Ĝi estis la unua sistemo, kiu ruliĝis en malsamaj komputiloj kaj faciligis reuzon de programoj en alia komputil-tipo.
  • Proksimume samtempe oni komencis uzi komputilojn por grandskala prilaboro de tekstaj datenoj. UNIKSO enhavis programon nomatan "troff", kiu ebligis eligi tekstojn bele aranĝitaj per foto-kompostilo.
  • Pli kaj pli da homoj uzis programojn, kiujn verkis aliaj homoj, kun kiuj ili tute ne havis rilatojn. Tiu evoluo fortiĝis, kiam firmao Apple kreis la grafikajn (bildajn) uzo-interfacojn, kun muso, kiuj donis al la "uzuloj" pli bonan gvidon kaj postulis malpli da scio pri la uzata programo.

Tiuj tri evoluoj kune kondukis al situacio, kie plurlingveco estis dezirinda:

Difino de plurlingveco

Komputila programo nomiĝas plur-lingva, se ĝi povas egale funkcii per tekstoj en pluraj lingvoj. Oni distingas speciale:

  • Uza plurlingveco signifas, ke la programo komunikas kun la uzulo en pluraj lingvoj. Ĉe dialogaj programoj oni parolas ankaŭ pri dialoga plurlingveco.
  • Datena plurlingveco signifas, ke la programo prilaboras tekstojn (datenojn) en pluraj lingvoj. Se eĉ unu sama teksto povas enhavi plurajn lingvojn, temas pri miksa datena plurlingveco.

Unua unueca solvo: NLS[edit]

Dum jaroj multaj informadikistoj laŭeble evitis la problemon de plurlingveco aŭ aplikis nekontentigajn solvojn. Tion kaŭzis interalie, ke informadikistoj kutime ne estas lingvistoj kaj ne konscias pri ĉiuj eblaj problemoj de plurlingveco. Tio koncernis precipe Usonon, kie konscio pri plurlingveco kaj lingvaj problemoj multregione ne ekzistas.

Nur en 1985 firmao Hewlett-Packard eldonis sistemon nomatan NLS (Native Language Support = subteno de denaskaj lingvoj), kiu proponis unuecan solvon por multaj problemoj de plurlingveco. La bazaj konceptoj de tiu sistemo estas ankoraŭ aktualaj kaj uzataj.

Specimenaj demandoj[edit]

Testu vin!

1 Pri kio okupiĝas la tekniko de internaciigo?

pri la kreado de plurlingvaj komputilaj programoj.
pri metodo por impozi unu lingvon al ĉiujn naciojn per komputilaj programoj.
pri la kreado de programlingvoj kun Esperanto kiel laborlingvo.

2 Kial la unuaj komputilaj programoj ne havis problemojn pri lingvoj?

Ili povis legi la mensojn de uzantoj kaj rekte faris tiun, kiun ili deziras. Do ili ne necesis lingvon.
Ili ofte ne enhavis tekstojn kaj do ne rilatis al lingvoj
La uzantoj estis ĉefe la programistoj kaj ili kodis per ilia propraj lingvoj.
La programo estis kreita por iu specifa komputilo, kiun apartenis al unu instituto aŭ firmao kaj estis rare internacie disdonita.
La unuaj komputilaj programoj okazis antaŭe lingvojn.
Tiutempe ciuj homoj parolis la saman lingvon.

3 Plenigu tiun difinon pri "plurlingveco" de programo

Pogramo kiu povas egale

per tekstoj en

lingvoj.

4 Kiujn specojn de "plurlingveco" eblas distingi?

Nombra plurlingveco
Uza plurlingveco
Komputila plurlingveco
Datena plurlingveco
Mensa prurlingveco

5 Plenigu tiun difinon pri "uza plurlingveco"

Programo kiu

kun la

en pluraj lingvoj. Kiam koncernas la ordonojn aŭ respondojn de uzanto oni parolas ankaŭ pri

plurlingveco.

6 Plenigu tiun difinon pri "datena plurlingveco"

Programo kiu prilaboras

aŭ pli ĝenerale

en pluraj lingvoj. Se eĉ unu sama teksto povas

plurajn lingvojn, temas pri

datena plurlingveco.