Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon/Bazaj terminoj

From Wikiversity

Bazaj terminoj[edit]

Por paroli pri aŭtomata prilaborado de datenoj necesas unue enkonduki du bazajn terminojn: La termino "dateno" jam aperas en la titolo de la kurso, kaj "komputilo" estas esenca ilo en tiu kampo.

Difinoj[edit]

Kio estas komputilo?

Komputilo estas sistemo por prilabori datenojn. Uzata estas ankaŭ la vorto komputoro, sed malofte.

Kio estas dateno?

La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto difinas ĝin kiel: komputile traktebla informo[1].

Pli precize oni ofte diras, ke dateno estas informo sen "signifo", do sen certe interpreto. Datenoj ricevas signifon per prilaborado, kiu devas iel interpreti ilin, aŭ de homo, kiu ekscias ilin.


Kiel oni vidas la du difinoj, por komputilo kaj dateno, referencas unu al la alia: "dateno" estas difinata per "komputilo" kaj reciproke. Por eviti tiun ciklon en la difino ni povas diri, ke

Sencirklreferencaj difinoj de dateno kaj komputilo

  • dateno estas maŝine traktebla informo kaj
  • komputilo estas maŝino por prilabori datenojn'.

Restas al ni difini, kio estas "maŝino" kaj kio estas "informo".

Difino de maŝino

Pri maŝino sufiĉas al ni diri, ke ĉi estas aparato kiu faras laboron (aparato do nek homo nek besto).

Malformala difino de informo

La difinado de "informo" estas malpli facila. Estas facile diri, kio informo ne estas: ĝi ne estas materio kaj ne estas energio. Tio estas facile pruvebla, ĉar informo estas kopiebla, sed materio kaj energio ne. Informo sur magnetbendo aŭ en elektra kurento do ne identas kun la magnetbendo aŭ kun la kurento; tiuj estas nur portantoj de la informo.

La nocio "informo" estas tre simila al la ĉiutaga nocio "scio", sed kun la diferenco, ke "scio" implicas "konvinkon", sed "informo" ne ("kiu scias, tiu scias, ke li scias"). Provizore ni diru, ke informo estas simila al scio.

Historia terminologia ekskurso[edit]

En Esperanto oni longe disputis pri la du menciitaj terminoj:

  • ĉu diri komput`ilokomputoro; estis eĉ aliaj proponoj, ekzenple komputero (PIV-a!) kaj komputatoro. La disputo ŝajnas pli-malpli solvita favore al komputi / komput`ilo. Kiel skribas Pokrovskij en sia Komputika Leksikono, la "arkaiĝintan PIVan signifon [de komputi] "mezuri per nombroj"... oni povas esprimi per nombri". La nova eldono de PIV (2002) jam notas tiun signifon kiel arkaiĝintan.
  • ĉu datenojdatumo? Tiu disputo ankoraŭ restas; Pokrovskij mencias ambaŭ sed esprimas sin favore al datumo. Tiu ĉi kurso tamen uzos dateno. Ankaŭ la nova eldono de PIV (2002) difinas "datumo" kiel sinonimon de "dateno", ne inverse.

Kiel prilabori datenojn?[edit]

Ekzistas diversaj bazaj manieroj, kiel trakti datenojn:

  • produkti
  • enigi
  • stori
  • transformi
  • eligi
  • transsendi
  • kopii


La ebleco kopii datenojn distingas ilin de materiaj varoj. La kopiado de datenoj kostas tre malmulte, tial la komerco per datenoj (ekzemple muziko, bildoj, adresoj) sekvas tute aliajn regulojn ol la komerco per materiaj produktoj.

Komputiloj ne estas la solaj aparatoj, kiuj prilaboras datenojn. Aliaj tiaj sistemoj estas ekzemple

  • gramofono
  • sonbendaparato
  • radio kaj televido (konsistantaj el sendilo kaj ricevilo)
  • telefono, telekopiilo ("faksilo")


Ĉi-epoke la komputilo pli kaj pli transprenas la funkciojn de la aliaj datenprilaboriloj; baldaŭ ĝi integrigos ĉiujn ĉi funkciojn en unu unuecan sistemon. Jam per moderna persona komputilo eblas ekzemple

  • sonigi muzikdiskojn
  • vidigi filmojn
  • telefoni
  • sendi telekopion (faksaĵon)
  • ricevi radian aŭ televidan elsendon

Komputilo do estas universala aparato por daten-prilaborado; aliaj prilaboriloj plenumas nur unu aŭ malmultajn specojn de prilaboro.

Specoj de datenoj[edit]

Oni ofte distingas datenojn laŭ ilia signifo, do laŭ la maniero, kiel interpreti ilin. Datenoj povas esti

  • nombroj (iam la plej grava formo de datenoj komputile traktitaj)
    • entjeraj nombroj
    • frakciaj nombroj
  • tekstoj (nun unu el la plej ofta formo de datenoj en komputiloj)
    • sen-aranĝaj tekstoj
    • aranĝitaj (kompostitaj) tekstoj (kun grasaj, oblikvaj aŭ kursivaj tipoj, diversaj signospecoj kaj -grandoj ktp.)
    • tabeloj
  • datenbankaj informoj (tabeloj el rikordoj)
  • bildoj
    • rastrumaj bildoj
    • vektoraj bildoj
    • strukturitaj scenoj, ekzemple en KAD-sistemoj
  • sonoj
  • videoscenoj
  • komputilaj programoj

Pri kelkaj el tiuj specoj ni okupiĝos pli detale en tiu ĉi kurso.

Specimenaj demandoj[edit]

Testu vin!

1 Kio estas komputilo?

Instrumento, kiu kome naŭzas pro malbonodoro aŭ fiaĵo. por disfibrigi tigojn kaj forigi la senutilajn partojn
maŝino por prilabori datenojn
Aparato de koma puto
sistemo por prilabori datenojn

2 Kio estas dateno?

Dato rilata al monunuo de Japanio
komputile traktebla informo.
maŝine traktebla informo
Kvanto da ago de iu, kiu tenas

3 Kiuj aliaj maŝinoj, krom komputiloj, traktas datenojn?

metroo
gramofono
vapormaŝino
motoro
sonbendaparato
radio kaj televido
telefono, telekopiilo ("faksilo")
marŝaparato

4 Kiuj specoj de datenoj ekzistas?

nombroj
tekstoj
datenbankaj informoj
bildoj
sonoj
sentoj
videoscenoj
komputilaj programoj
memkonscioj

5 Kiu estas la rilato inter komputilo kaj aliaj daten-prilaboraj aparatoj?

la aliaj datenprilaboriloj pli kaj pli transprenas la funkciojn de komputiloj
komputilo pli kaj pli transprenas la funkciojn de la aliaj datenprilaboriloj


  1. PIV [2002]